Malarmado

Ni batu glavojn en plugilojn en la ĝardeno de Unuiĝintaj Nacioj (1957)
Malarmiga ceremonio en Goma, Demokrata Respubliko Kongo.

Malarmado estas la ago malpliigi, limigi, aŭ eĉ aboli armilojn. Malarmado, malarmilado, senarmilado ĝenerale referencas al landa armeo aŭ al specifa tipo de armilaro. Malarmado estas ofte komprenita kiel totala nuligo de armiloj de amasa detruado (AAD), kiaj atomaj armiloj. Ĝenerala kaj Kompleta Malarmado estis difinita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj kiel nuligo de ĉiuj AAD, kongrue kun la “ekvilibrita malpliigo de armitaj fortoj kaj konvenciaj armiloj, baze sur la principo de nemalpliigita sekureco de la flankoj kun rigardo al helpo kaj plibonigo de la stabileco je pli malalta militista nivelo, konsiderante la neceson de ĉiuj ŝtatoj protekti sian sekurecon.”[1]

  1. UN General Assembly, Final Document of the First Special Session on Disarmament [1] Arkivita en 17a de Novembro, 2015, ĉe Wayback Machine., para. 22.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search